<$BlogRSDUrl$>

17 fevereiro 2004

Al mia kara Ludoviko 

Batalojn kantas mi de l' heroaro,
Kiu de l' hejma bordo luzitana
Tra l' ne ankoraŭ ŝipirita maro
Ĝis trans insulo velis Taprobana,
Kaj da danĝeroj en militofaro
Pli venkis, ol permesas fort' homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,
Stariĝis novaj regno-fundamentoj.

Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,
Kiuj potencon de la imperio
Disvastigante, sanktan kruco-gloron
Firmigis en Afriko kaj Azio,
Per heroaĵoj, kies altvaloron
Laŭrkronis senmortec' en historio.
Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,
Se vi min helpos, ho geni' de l' artoj.

Ĉesu de l' saĝa Greko kaj Trojano
Ŝipirojn laŭdi, kiujn ili faris,
Kaj kiel Aleksandro kaj Trajano
Por venkaj militiroj sin preparis;
Mi kantos vin, ho glora Luzitano,
Ĉe kiu Mars', Neptuno serve staris.
Silentu do, antikva Muzo kanta,
Eksonos glor', pli alten leviĝanta!


“Ludoviko Vazo de Kamono”, el Portugalio.

Recensões: Enviar um comentário

This page is powered by Blogger. Isn't yours?

Site Meter

Esta página cumpre os 'standards' da WWWeb

Valid XHTML 1.0!